Sidamoj
Sidamoj | |||
---|---|---|---|
etno | |||
Suma populacio | |||
5 460 000 (en 2024) | |||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||
| |||

La sidamoj estas etno, kiu vivas en la sudokcidento de Etiopio ekde 2020 en aparta regiono Sidama - antaŭe la teritorio estis parto de la regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo. Laŭ la etnologia projekto Joshua en 2018 estis 4 470 000 homoj,[1], en 2021 estis 4 839 000[2] kaj en 2024 jam 5 460 000.[3]
La sidama lingvo apartenas al la kuŝidaj lingvoj. Multaj sidamoj estas kristanoj (pli-malpli 95 %). Historie ekzistis en la regiono Gibe[?] kelkaj sidamaj reĝlandoj, inter ili Ĝanĝero[?] kaj Garo[?].
Preskaŭ 85 % de la sidamoj vivtenas sin per la agrikulturo. Grava baza nutraĵo estas la muzaco[?] (bananplanta familio) enseto, krome ili aliajn nutraĵojn kultivas kaj bovojn bredas. Kiel lukrofonto la kafoplantado grave rolas. En 2003 sidamaj kafoplantistoj pro la valorperdo de la mondmerkataj prezoj de kafo ("kafokrizo") suferis malsatkatstrofon[4].
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ projekto Joshua, stato de 2018
- ↑ stato de 2021
- ↑ stato de 2024
- ↑ Jean Ziegler, Das Imperium der Schande (La imperio de la malhonoro), ISBN 3570008789